"Anstataux konstante batali inter si, elsxiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraux tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin cxiujn egale atakas."